Lingvaj iloj

Iloj kaj gramatiko pri la rusa, slovaka, Esperanto, franca, ktp.

Deklinacio de rusaj adjektivoj

Ĉi tiu programo ebligas deklinacii iun ajn rusan adjektivon (krom posedaj adjektivoj). Entajpu nominativan virgenran ununombran adjektivon, ekzemple красный, какойтретий.

La programo enhavas neniun vortaron kaj nur aplikas regulojn: se vi skribos neekzistantan vorton, vi ricevos neekzistantajn formojn.